Tilbage til rødderne: Esperanto estu simpla lingvo

Ĉi tiu teksto, ricevita de Marcos, estos dissendata al kelkaj listoj,
por trovi kunlaborantoj. Ĝi estis jam savita kaj videbla en
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Bonlingva_Vortaro.
——————————

La Bonlingva Vortaro estas projekto por krei vortaron, kiu ne nur
listigos radikojn kaj kunmetaĵojn kun iliaj signifoj, sed ankaŭ mencios
informojn pri la uzindeco kaj la lingvostila nivelo de la radikoj kaj
kunmetaĵoj.

Kiel bazon por niaj kriterioj de uzindeco ni uzas ĉefe la ideojn
esprimitajn en la verko “La bona lingvo” de Claude Piron. Laŭ tiuj
kriterioj, multaj nenecesaj novradikoj el PIV kaj el aliaj fontoj estos
markitaj evitindaj, kaj estos montrataj taŭgaj kunmetaĵoj por
anstataŭigi tiujn novradikojn. Tiel ni subtenas pli facilan Esperanton,
kiu restas fidela al la reklamaj eldiroj de la Esperantistoj, ke
Esperanto facilas interalie pro la ebleco esprimi multon per malmultaj
radikoj kaj eleganta vortfarado.

La unua versio de la vortaro kombinos materialon el la Reta Vortaro kun
la rekomendoj kolektataj en la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj
gvidata de Renato Corsetti. Por krei tiun unuan version, ni tamen
ankoraŭ serĉas kunlaborantoj.

La Bonlingva Vortaro estas interreta vortaro, kiu funkcias per vikio.
Tio signifas, ke simile kiel la Vikipedion, ĝin povas facile redakti
ĉiuj interret-uzantoj. Marcos Cramer, la iniciatinto de la Bonlingva
Vortaro, programis komputilan programon, kiu aŭtomate transprenis la
materialon el la Reta Vortaro al la Bonlingva Vortaro (tion permesas la
kopirajta permesilo de la Reta Vortaro). Lia komputila programo tamen
intence ellasis tiun materialon de la Reta Vortaro, kiu tuŝas la
novradikojn traktatajn en la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj.

Nun venas la sekva paŝo en la kreo de la Bonlingva Vortaro: Krei
artikolojn kiuj traktas tiujn radikojn, kiujn malrekomendas la listo de
Simplaj Samsignifaj Vortoj. Tiu laboro ne povas esti farata aŭtomate, do
necesas kunlaborantoj por plenumi ĝin. Ĉiu, kiu emas kunlabori pri ĉi
tiu laboro por antaŭenigi la Bonlingva Vortaron, anoncu sin ĉe Marcos
Cramer: marcos.cra@gmail.com <mailto:marcos.cra@gmail.com>

La retpaĝaro de la Bonlingva Vortaro troviĝas ĉe vortaro.wikkii.com
<http://vortaro.wikkii.com>.

Skriv en kommentar