Granda eo-sukceso dum Roskilde-festivalo 2009

Aŭtoro: Thorbjørn “Fulmo” Køie, ano de FESTOKLUBO kaj estrarano de DEJO.

Denove ĉijare la dana esperantista junulara organizo (DEJO) kunlabore kun FESTOKLUBO aranĝis laborfeston ĉe la grandega rokmuziko-festivalo en la mezgranda urbo Roskilde proksime de Kopenhago.

Ĉijare estas la tria jaro de partoprenado de laborantaj esperantistoj kaj ĉiu jara la numero de esperantistoj kreskis.

DEJO plenumas laboron por la festivalo, kiu returne donas al ĉiuj laborantoj enirbileton al la kvartaga festivalo. DEJO ankaŭ gajnas iom da mono pro la respondeco kaj uzas iom de ili por prizorgi la laborantojn per taŭga dormejo, manĝaĵo ktp. kaj alia parto de la mono estas uzata por subteni esperantajn aranĝojn dum la venonta jaro.

Je la komenco DEJO deĵoris en pantbudo kiu postulas 35 laborantojn. Sed ĉijare DEJO ankaŭ ekhavis respondecon pri pordego. Tie la laboro konsistas de kontrolo ke la festivaluloj havas ilian brakbileton kaj ke ili ne kunportas malpermesitan aĉojn. Tio laboro postulas 33 laborantojn kaj tiel la numero de laborantoj kreskis je 68, el ili 50 estis esperantistoj el ĉie (krom Eŭropo venis esperantistoj de Japanujo, Rusujo, Brazilo, Ukranujo). Sed ankaŭ la ne-esperanta parto estis internacia konsistita kun homoj de Usono, Pakistano kaj Aŭstralujo.

La ĉeforganizantoj celas ke la laborfesto daŭre kreskas ĝis ĉ. 200 laborantoj dum la venonta du-tri jaroj. Malgraŭ la muzikprogramo nur daŭras kvar tagojn, la tendejo ĉiam estas plenplena de festemuloj tri tagoj antaŭe. La tuta tempo ĉe la festivalo tial estas almenaŭ unu semajno, plus por multaj, antaŭpreparo- kaj postfesto en Kopenhagen loĝante ĉe la lokaj esperantistoj. Ankaŭ menciinda estas la KEF-aranĝo (kulture Esperanto festivalo) tuj poste la festivalo.

La postulita labortempo por gajni la bileton estas entute 24 horoj. Tial restas multe da tempo fari ion ajn kiel festi kun aliaj festemuloj, iri al koncertoj, resti en nia manĝripozejo, ekskursi al la proksima maljuna vikingourbo Roskilde, aŭ simple kolekti skatoloj por gajni poŝmono. Fakte kelkaj foriris kun multe pli da mono ol kiam ili alvenis.

Por ke ĉio bone funkcias kaj por certigi kiel eble plej bona etoso estas grave ke ĉiuj partoprenantoj partoprenas en la komuna laboro kiel ekz. konstrui nian tendaron, vendejumi, kuiradi, lavadi, purigado ktp. Sed kiel granda laŭdo al la partoprenatoj ni denove ĉijare observis ke la homoj estis tre helpemaj kaj ke ĉiuj taskoj ĉiam facile estas plenumita kaj ke tio estas parto de la sociala festo.

Aparte al multaj aliaj eo-renkontiĝoj ni festas/laboras inter aliaj ne-esperantistoj kiu kompreneble ofte defias nian uzadon de internacia lingvo, kaj oni devas preti ĉiam ŝanĝi inter Esperanto kaj ekz. la angla, sed tamen nia laborlingvo plej ofte restas en Esperanto aŭ ambaŭ.

La Roskilde-renkontiĝo certe estas unika kompare al aliaj eo-renkontiĝoj. Oni devas preti kaj travivi primitivan tendadon, ĉiaj specoj de vetero, amasoj da ebriaj homoj, nehalta bruo, ks. Sed la respondo, kion ni ricevis de la partoprenantoj plejparte estis tre pozitiva. La tuta festivalo certe estas unika kaj farma pro la amika etoso, la bonan muzikon kaj la preskaŭ ĉiam bona vetero.

Ĝis venonta jaro, memoru aliĝi al Roskilde-Festivalo 2010 ĉe http://roskilde.festoklubo.dk

Skriv en kommentar