Er en Esperantofilm en god ide?

“Saluton.

Ni estas unuigo de du film-produktistoj el Brazilo kaj kun helpo de
esperantistoj ĉirkaŭ la mondo, ni kreis projekton kaj petas
vian apogon!

Ni unuigas fortojn kaj apogon por produkti filmon teknike kaj vide
alt-kvalitan pri Zamenhof. Temas pri filmo al kinejoj (35mm kaj 70mm
bendoj), originala muziko verkita nur por ĝin kaj sonoj ĉirkaŭigaj
(Dolby Surround), surbendigitaj en Pollando, ĉiuj lokoj kie Zamenhof
vivis, kun aktoroj polaj, originalaj lingvoj kaj vid-kvalito tiel,
kiel en filmo “La Pianisto.”

Ĝi estas tre kvalita kaj ambicia projekto cele akcepto en monda
kino-disigo-cirklo, grandaj internaciaj festivaloj kaj en Bluray, DVD
kaj TV.

Nia celo estas montri al mondo la vivon, verko kaj ekzemplo de tiu
granda pacifisto kaj iniciatinto de Esperanto – Zamenhof. Ni kredas ke
homaro bezonas koni kaj lerni el laboro de Zamenhof. Projekto tiel
ampleksa, kvalita kaj grand-cela havas altan koston, pro tio ni
bezonas monan helpon el ĉiuj esperantistoj, kiuj volas vere amase
komunikigi ideon de esperanto.

Tiu ĉi projekto estas unuigo de du produktistoj kaj tri homoj, kiuj
spertas pli ol 20 jaroj de sona kaj vida produktado, animacio kaj
kelkaj premioj internaciaj kaj naciaj pri kinofilmoj en Brazilo. Ni
profunde kaj zorge esploris historion en Pollando, pri detaloj kaj
Caj kaj gravaj de vivo kaj verko de Zamenhof. Ni rekonstruos
ĉiuj aspektoj kaj viv-fonoj ekde lia naskiĝo ĝis forpaso.

Ni jam havas agenturon en Kanado, kiu interesiĝis pri disigi la
filmon en Kanado mem kaj al Eŭropa, Azia kaj Oceania TV. Ĝi estas
grava fakto, ĉar ĝi kongruas al celo komunikigi la produkton ne por
malmultaj spektantoj, sed al milionoj, kiuj ne estas esperantistoj.

Teknologio uzota en la filmo estas nuntempe multe pli disvolvigita ol
tiu, kiun oni uzis en filmoj Star Wars (Stelaj Militoj) 1, 2 kaj 3. Ni
kredas ke ni devas montri al mondo la verkon kaj vivon de Zamenhof,
tial sen makuloj kaj per la plej bona teknologio akirebla por fari
bonan filmon.

Hodiaŭ oni estimas ke ekzistas ĉirkaŭ monde pli ol 10-milionoj esperantistoj.

Por realigi tiun ĉi projekto ni bezonas EU 50,00 donacojn de ĉiu
esperantisto. Ni kredas ke pli malpli 4% de ĉiuj esperantistoj
sufiĉas por al ni ebligi mone la filmon. Ni certas ke vi komprenas la
gravecon partopreni tiun ĉi movadon, kiu estos parto de historio kiel
sojlo, kiel heredaĵo por homaro kaj estontaj esperantistoj. Bonvole
ne lasu al aliaj fari tion, kion al vi mem eblas fari. Sendu tiun ĉi
mesaĝon al viaj amikoj, kiuj povos kontribui al tiu ĉi pacema laboro
por unuigi naciojn pere de amas-komunikila medioj.

Ĝi estas ambicia kaj grava projekto, kiun ni decidis realigi, per
teknologioj plej disvolvigitaj por ĝin fari kaj dissendi, sed ni ne
povas tion fari solaj. Ni kalkulas je via helpo. Se esperantistoj de
ĉiu parto el mondo ne helpas semi Esperanton kaj verkojn de Zamenhof,
ne ekzistas iu ajn, kiu helpos. Neniam ajn iu provis informi pri
Esperanto pere tiu kvalito kaj ampleksa spaco en mondaj medioj ĝis
hodiau. Ni celas komenci produktadon nepre dum tiu ĉi jaro, ekde ni
havos sufiĉan rimedon por la kostojn.

Por faciligi vian donacon kaj por pliaj informoj pri la projekto,
samkiel novaĵoj pri stato de la produktato, ni kreis retpaĝon por
donaxi per PayPal. Oni povas uzi internacian kreditkarto aŭ Pay Pal.
Por kvantoj pli grandaj ol EU 50,00, ni petas ke kontaktu nin bve. per
retpoŝto, ĉar ni havos pli detalaj instrukcioj.

La retpaĝo alireblos en tiu ĉi semajno.

www.dresperantothefilm.com

dresperantothefilm@gmail.com

Bonvole uzu suprajn retadresojn por nin kontakti.

Ni tenos retpaĝojn ĉiam aktualigitajn por ke vi povos esti informata
pri ĉiu paŝo de projekto.

Ni antaŭ-dankas pro via helpo, apogo kaj forto.

Skriv en kommentar