roskilde festivalo 2010
søndag, 13. september 2009jam eblas aliĝi ĉe http://roskilde.festoklubo.dk!
… kaj fotoj de 2009 videblas!
jam eblas aliĝi ĉe http://roskilde.festoklubo.dk!
… kaj fotoj de 2009 videblas!
Legu la invito-al-roskilde-2009v3 kaj aligxu rete.
Estu bonvena partopreni en la amuza festego.
——–
Venu kaj laborfestu en Roskilde, Danio
Aliĝu antaŭ novjaro al roskilde@dejo.dk aŭ ĉe dejo.dk/roskilde
despli frue despli bone via ebleco partopreni!
La Dana Esperanta Junulara Organizo organizas senpagan esperantan rekontiĝon dum la Roskilde-Festivalo, la plej granda Rokfestivalo en Nordeŭropo. Ni invitas 70 esperantistojn al festego kun ĉ. 175 musikgrupoj. Antaŭe okasos 4 festaj tagoj kun babilado, ludado, interkonado - kaj iom da laboro.
Ni promesas: Se ni akceptos vin vi forlasos nin gaje kaj plenstomake!
Festo ekas la 28-an de junio 2009 kaj daŭrigos ĝis la 6-an julio 2009 matene (Antaŭfesto okazos en Kopenhago dum kelkaj tagoj antaŭe se vi volos, same poste)
Ĉiuj laboras 24 horoj je la DEJO-budo! Ĉiuj en 3 okhoraj periodoj.
La laboro konsistas de:
Se vi pretas labori ekster la budo gajeblas multe da mono (ĝis almenaŭ 400€) per kolektado de skatoloj kaj kruĉoj en la festivalejo.
Senpage, sur la festivalejo, en tendaro. DEJO havas kelkajn prunteblajn tendojn. Tamen se vi volas sole dormi kunporti propran tendon.
Senpaga vegetara manĝaĵo haveblas je la budo. Alie, bona manĝaĵo aĉeteblas en la festivalejo.
La festivalejo estas sur kamparo ekstere de Roskilde, kiu troviĝas 35 km okcidente de Kopenhago, facile atingebla kaj trajne kaj petveturante.
La naŭan KEF-on okazos venontsomere en Elsinoro, Danujo tuj post la fino de la Roskilde-Festivalo 2009. Ĉi-foje ĝi revenas al Danio kaj la ĉarmega urbo de Hamlet.
Simple venu kaj kulturumi…
http://dejo.dk/roskilde http://kef.saluton.dk/
Angle kaj dane: http://www.roskilde-festival.dk